7307 Takei
7307 Takei | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7307 Takei |
Aliaj nomoj | 1994 GT9; 1978 VJ16 ; 1985 GJ1 ;1985 JW ; 1991 RQ20 |
Nomita laŭ | George Takei vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Y. Shimizu kaj T. Urata |
Dato de malkovro | 13-a de aprilo 1994 |
Loko de malkovro | Naĉikacura (Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
409,793 Gm (2,739 AU) 374,204 Gm (2,501 AU) 445,382 Gm (2,977 AU) |
Discentreco | 0,08685 |
Meza anomaliangulo | 83,879° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 6,992° |
Periodo | 1655,989 tagoj (4,534 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
42,983° |
Argum. de periapsido | 119,780° |
Terdistanco - Minimuma |
227,019 Gm (1,518 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : ~10,1 km Ĉefa korpo ~9,8 km |
Rotacia periodo | 0,1145 tago (2,747 horoj) |
Geometria albedo | 0,16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,59 |
7307 Takei estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 13-an de aprilo 1994 de la japanaj astronomoj Yoshisada Shimizu kaj Takeŝi Urata elde la observatorio de Naĉikacura en gubernio Ŭakajama (Japanio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la japandevena usona filmaktoro George Takei, konata por esti ludinta la rolon de Hikaru Sulu en la sciencfikcia televida serio Star Trek (la origina serio). Li ankaŭ partoprenis al organizoj kiel la Japanese American Citizens League (Ligo por la Japanaj Usonanoj) kaj al la Human Rights Campaign (Kampanjo por la Homaj Rajtoj).
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita en 2021 de V. Benishek, P. Pravec, M. Husarik, M. Pikler, G. Cervak, R. Durkee kaj V. G. Chiorny per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 30-an de aprilo 2021.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2,4 km, ĝi orbitas kun granda duonakso taksita al 19 km kaj orbita periodo de 0,8336 ± 0,0001 tago (20,01 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankaŭ 20,01 horoj, ĝi estas do en ligita rotacio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (7307) Takei; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7306 Panizon | 7307 Takei | 7308 Hattori |